Hejma pagxo

воскресенье, 24 февраля 2013 г.

Mi lernas Esperanton. Por kio?

Kiu povis pensi, ke Esperanto estas tia interparolada lingvo?! Antauxe duono jaro mi nur sciis, ke Esperanto existas, sed mi ne povis imagi, kiel populara en la tuta mondo gxi estas. Mi ne sciis nek kiel cxi tiu lingvo sonas, nek kiu gxin parolas. Sed mi volis sci!
Mi kaj aliaj geesperantistoj de Surguta klubo kune kun nia sperta instruisto de Esperanto.

Mi decidis lerni Esperanton, cxar mi konatigxis kun unu de la interesaj homoj – la instruisto de Esperanto Vladimir Opletajev. En la Universitato, kie mi laboras, li paroladis pri Esperanto kaj pri lia kurso de cxi tiu internacia lingvo. Mi tre ekinteresigxis pri cxi tiu plana lingvo, cxar mi estas lingvistino kaj instruistino de fremdaj lingvoj. Sed mi ankoraux ne povis kompreni, ke oni povas paroli la aritifaritan lingvon! Kiel scivolige!

Nuntempe mi kune kun aliaj interesitaj junulinoj lernas Esperanton kaj gxian kulturon. Mi eksciis, ke multaj autoroj verkas diversajn artikolojn kaj librojn en Esperanto, multaj kantistoj kantas belsonajn kantojn, kaj kelkiuj esperantistoj verkas belajn versajxojn. Esperanto estas la lingvo de la tuta mondo! Memkompreneble!

Sed por kio lernas mi Esperanton? Oni diras, ke mi estas tre babilema kaj mi lernas Esperanton por tio, ke mi povu babili kun diversaj homoj de la mondo! Cxu tio estas tiel? Jes ja! Saluton, la mondo de Esperanto! Ni estu geamikoj!

Malinka Aljona,
instruistino de la angla kaj germana lingvojSurguto, Rusio

10 комментариев:

  1. Karaj amikinoj.
    Mi ĝojas ke vi lernas Esperanton. Vi trovos grandan bonan mondon. Bonvenon!
    El Hispanio salutas Tonjo

    ОтветитьУдалить
    Ответы
    1. Kara Tonjo! Mi tre dankas vin por via vizito kaj por via itereso al nia blogo. Mi estas tre felicxa, ke homoj el diversaj anguloj de la mondo povi interparoladi!

      Mi gxous lerni Esperanton kun helpo de spertaj kaj kun aliaj esperantistoj.

      P.S. Hispanio! Mia revo!!! Mi lernas la hispanan lingvon, sed bedauxrinde mi ne parolas vin bone. Mi tre sxatas hispanan lingvon!!! Tre belsona, emocia kaj pasia! Bela, bela, bela. )))

      Aljona el Siberio

      Удалить
  2. Karaj amikinoj,
    mi tre gxojas ke vi tiel rapide progresas en Esperanto.
    Multajn sukcesojn al vi!

    ОтветитьУдалить
    Ответы
    1. Kara Vlad! Dankon por viaj bonaj vortoj!
      Nia grupeto de Surgutaj geesparantistoj ne estas tre granda, sed vi estas tre interesitaj kaj aktivaj. Dankon!

      Cxu mi povas demandi vin? Kie vi logxas? En Rusio?

      Aljona

      Удалить
  3. Saluton.
    Ankaux mi lernas Esperanton, kaj multaj E-istoj blogas.
    Jen:
    http://www.eonet.ne.jp/~skrg/esperantajblogoj.html

    el Japanio

    ОтветитьУдалить
    Ответы
    1. Saluton el Rusio! Tre agrable!
      Dankon por via retadreso!

      P.S. Kio estas via nomo? Bedauxrinde mi ne povas legi japanan lingvon =)))
      Aljona

      Удалить
    2. (cxu via komputilo gxuste montras la japanlingvajn tiparoj?)
      La prononco de 白くらげ estas "sxiro kurage", kaj la senco estas "Blanka Meduzo". (kompreneble gxi estas pseuxdonimo.)


      Por kio, kial mi lernas esperanton ?
      Por gxojo konatigxi kun diversaj homoj (kaj belulinoj!) tra la mondo per Esperanto!

      Удалить
    3. Saluton! Via pseuxdonimo tre placxas al mi!

      Удалить
  4. Aljona, mi estas via instruisto de Esperanto!
    Amike, VV ))))

    ОтветитьУдалить