Hejma pagxo

воскресенье, 24 февраля 2013 г.

Mi lernas Esperanton. Por kio?

Kiu povis pensi, ke Esperanto estas tia interparolada lingvo?! Antauxe duono jaro mi nur sciis, ke Esperanto existas, sed mi ne povis imagi, kiel populara en la tuta mondo gxi estas. Mi ne sciis nek kiel cxi tiu lingvo sonas, nek kiu gxin parolas. Sed mi volis sci!
Mi kaj aliaj geesperantistoj de Surguta klubo kune kun nia sperta instruisto de Esperanto.

понедельник, 7 января 2013 г.

Neniu devas tristi! (versajxo)

Bonan tagon aux vesperon! (Mi ne scias, kiam vi legas tion. Mi ne povas tion sci.) Tio cxi estas mia unua versajxo en Esperanto. Mi estas tre nervosa, cxar mi ne scias, ke gxi placxos al vi aux ne. Sed mi tre deziras, ke vi gxin legu kaj poste komentu!

Neniu devas tristi!

Hodiaux estas bona tago - 
Dimancxo! Rido kaj rideto!
Nek restu hejme, nek laboru, 
Sed faru bonan promeneton!

Cxu vi, amiko, ne tre povas
Promeni tra la stratoj?
Cxu vi, amiko, ne deziras
Eliri varman "ĥaton"?

пятница, 4 января 2013 г.

Kio estas Esperanto?

Cxu vi ne scias kio estas Esperanto? 

Esperanto ne estas ekzotika frukto! Vi ne povas acxeti Esperanton en la bazaro kaj vendejo. 
Esperanto ne estas nekonata sovagxa birdo aux besto. Vi ne povas gxin kapti en gxangalo de Afriko.
Esperanto ne estas klasika muziko. Vi ne povas gxin violonludi.
Cxu vi volas sci, kio estas Esperanto? Certe! 
Esperanto estas la artefarita internacia lingvo de mondo.